Autoren-Bilder
27 Werke 33 Mitglieder 2 Rezensionen Lieblingsautor von 2 Lesern

Über den Autor

Werke von István Szerdahelyi

Esperanto One (1979) 2 Exemplare
Műfajelmélet mindenkinek (1997) 1 Exemplar
Esperanto 1 1 Exemplar

Getagged

Wissenswertes

Mitglieder

Rezensionen

Esperanto, 1984, vol. 77, nr. 938, p. 32-33
 
Gekennzeichnet
Erfgoedbib | Oct 19, 2023 |
„ D-ro István Szerdahelyi estas katedra profesoro pri lingvo, literaturo kaj pedagogio de Esperanto. Kiel profesia lingvisto li esploris modernan lingvistikon, kaj kiel (profesia) Esperantisto li esploris Esperanton. Kaj li ekhavis dubojn pri entradiciiĝintaj priskriboj de la lingvo Esperanto. Unu el la duboj koncernis la faman teorion pri la karaktero de vortelementoj, la t.n. "gramatika karaktero" de la radikoj.
En la kultura revuo Literatura Foiro (23/1974), li aperigis unuan artikolon, kie li proponas la skizon de nova teorio sur la bazo de la atingoj de moderna lingvistiko. Ne temas pri reformo, sed simple pri pli kongrua kaj terminologie pli preciza teorio, kiu celas ekspliki realan funkciadon de la Esperanta vortkunmeto. Aperis daŭrigo en LF 24/1974, kie li pli detale prezentis la aferon el la vidpunkto de ĝenerala lingvistiko, ankaŭ per ekzemploj prenitaj el foraj lingvoj (kiel novpersa, taja, kurda k.t.p.).
Intertempe, verŝajne al d-ro Sz. mem, respondis la prezidanto de la Akademio, prof. Waringhien. Do respondis Sz. en LF 28/1974 per artikolo La Bros-problemo, kie li diskutas pri la fama problemo broso/°brosilo, kiun li sukcesas tamen maldramigi, indikante ke ankaŭ la nova teorio de Esperantaj vortoj klarigas la realan uzon, eĉ ne postulante la enkondukon de komplikaj konceptoj.
Fine, en LF 29/1975, respondis prof. Kalocsay unu el la fondintoj de la "klasika" teorio. Ne estis rebato pri faktoj (la objektojn de Sz. li balais grandgeste, kvankam ili venis ne de stulta filozofiumado, sed de la rezultoj de la moderna ĝenerala lingvistiko). Temis tutsimple pri dogma reasero de la tradicia tezo. En LF 30/1975 d-ro Sz. rifuzis respondi publike.
Literatura Foiro konkludis la debaton per la aperigo (n-ro 31-32/1975, la unua post la ensorbo de Norda Prismo) de la reagoj de kelkaj legantoj.
En tiu ĉi broŝureto d-ro Szerdahelyi prezentas pli detale kaj konsekvence sian vidpunkton. Ni salutas en tiu laboro la verkon ne de rompanto, sed de sincera esploristo, kiu klopodas apliki al Esperanto la kriteriojn kiujn la ĝenerala lingvistiko ellaboris por etnaj lingvoj. ”
— Tazio Carlevaro, 1976.
Citaĵo
„ En 1975 dana lingvisto Spang-Hanssen demandis : "Ĉu la internacia helplingvo estas lingvo?" Szerdahelyi respondas : jes. Li diras (p. 29) : "Se oni serĉas historian ekzemplon, oni eble povus kompari la nunan, modernan funkciadon de Esperanto kun la funkciado de mez-latino en tiutempa Eŭropo. La latina jam ne plu havis etnan medion, ankaŭ la lingvo forte ŝanĝiĝis, kaj ĝi plenumis la rolon de neŭtrala interlingvo en la tuta Eŭropo."
Li prezentas la opiniojn de lingvistoj, kiuj estas por kaj kontraŭ interlingvo konstruita. Lia priskribo kompletigas la tabelon faritan de Wüster en "Universitataj profesoroj de lingvoscienco pri planlingvoj" (Internationale Sprachnormung in der Technik, 1931).
Waringhien demandas en Literatura Foiro (citita en Vorto kaj Vortelemento p. 5): "se, kiel Szerdahelyi asertas, la morfemoj ne havas gramatikan karakteron, kiel oni povas klarigi, ke el la morfemoj bros kaj bala oni devenigas broso kaj balailo, kaj ne inverse?" ”
— marto 1979, Naokazu Kawasaki, Esperanto, paĝoj 50-51
… (mehr)
 
Gekennzeichnet
Erfgoedbib | Jun 19, 2023 |

Statistikseite

Werke
27
Mitglieder
33
Beliebtheit
#421,955
Rezensionen
2
ISBNs
15
Favoriten
2