MitgliedErfgoedbib

Sammlungen
Tags
prozo (1,536), fikcio (1,311), tradukliteraturo (1,303), Esperanto-literaturo (1,078), reteje (878), Esperanto-historio (752), Esperanto-lernado (514), poezio (506), politika filozofio (355), Esperanto-tradukvortaro (286), regionopriskribo (273), sociolingvistiko (255), Esperanto-gramatiko (228), historio (227), nefikcio (225), 19-a jarcento (218), antologio (209), teatro (206), 20-a jarcento (202), planlingvoj (186), Universala Kongreso de Esperanto (185), franca literaturo (183), porinfana literaturo (182), angla literaturo (168), kongresraporto (166), germana literaturo (146), Esperanto-periodaĵo (134), Ĉinujo (123), Universala Esperanto-Asocio (122), Flandrujo (119), kristanismo (119), Esperanto-vortaro (112), rusa literaturo (111), nederlanda literaturo (111), esoterismo (108), Zamenhofa teksto (107), biografio (107), kantaro (106), ĉina literaturo (90), partituro (89), faldfolio (86), Esperanto-organizo (84), polemologio (82), Francujo (79), Esperanto-stilo (76), Germanujo (75), pola literaturo (74), Nederlando (74), Japanujo (73), serio (70), kristana literaturo (69), Bulgarujo (67), japana literaturo (66), Esperanto-teatro (66), Esperanto-instruado (63), Polujo (60), muziko (59), 17-a jarcento (57), etiko (53), hungara literaturo (52), L.L. Zamenhof (51), kulturhistorio (48), Soveta Unio (46), Eŭropo (46), bulgara literaturo (45), bildliteraturo (44), hispana literaturo (43), juro (41), Mezepoko (41), socio (41), Esperanto-katalogo (40), Hungarujo (40), ĉeĥa literaturo (40), medicino (37), itala literaturo (37), teĥniko (36), komerco (35), scienco (34), Esperanto-scienco (33), 18-a jarcento (32), komputado (32), portugala literaturo (32), 16-a jarcento (32), filozofio (32), Belgujo (31), edukado (31), internacia politiko (30), Vjetnamujo (30), Antikveco (30), vjetnama literaturo (30), vidaj artoj (29), semantiko (29), amaskomunikado (28), dana literaturo (28), transporto (28), sveda literaturo (28), ekonomio (28), Nova Testamento (27), stenografio (27), bibliografio (27), turismo (27), Italujo (27), religio (26), Svedujo (25), biologio (25), ludo (25), literaturo (24), liturgio (23), Svisujo (22), kroata literaturo (22), lingvistiko (21), fervojoj (21), matematiko (21), sporto (21), bahaismo (21), Rusujo (21), Aŭstrujo (20), Esperanto-kanto (20), Jugoslavujo (20), personeciĝo (20), Brazilo (19), geografio (19), Litovujo (19), Esperanto-kantaro (19), malnovgreka literaturo (19), internaciaj organizaĵoj (18), Usono (18), ĥemio (18), latina literaturo (17), tradukarto (17), litova literaturo (17), Danujo (17), estona literaturo (17), zoologio (17), Malnova Testamento (17), proverbaro (16), Afriko (16), Hispanujo (15), Anglujo (15), Esperanto-adresaro (15), bibliotekumado (14), Biblio (14), Argentino (13), Ĉeĥoslovakujo (13), socia vivo (13), Sovetujo (13), psiĥologio (12), Valonujo (12), financo (12), landinterna politiko (12), Ĉeĥujo (12), sano (12), agrikulturo (11), Bohemujo (11), slovaka literaturo (11), kataluna literaturo (11), Suomujo (11), slovena literaturo (11), medio (10), Israelo (10), nutrado (10), astronomio (10), Sennacieca Asocio Tutmonda (10), suoma literaturo (10), botaniko (10), Slovakujo (9), hinduismo (9), jidlingva literaturo (9), Skotujo (9), latva literaturo (9), Norvegujo (9), pamfleto (9), etimologio (9), Internacia Esperanto-Ligo (8), tradukado (8), folkloro (8), Britujo (8), hebrea literaturo (8), norvega literaturo (8), Ido-gramatiko (8), esperantaĵoj (7), Islando (7), Grekujo (7), fiziko (7), fonologio (7), Estonujo (7), psiĥolingvistiko (7), islamo (6), fotolibro (6), ortografio (6), Sudameriko (6), industrio (6), Indonezio (6), seksologio (6), Universala Esperanto-Ligo (6), budhismo (6), komunikado (5), Koreujo (5), Tibeto (5), 21-a jarcento (5), korea literaturo (5), geologio (5), islanda literaturo (5), Barato (5), araba literaturo (5), ekologio (5), aforismoj (5), rumana literaturo (5), maparo (5), Palestino (5), Nordameriko (5), etnologio (5), serba literaturo (4), Sudkoreujo (4), Hindujo (4), laosa literaturo (4), Nepalo (4), Aŭstralio (4), Ukrainujo (4), Kanado (4), konstruarto (4), Albanujo (3), Kroatujo (3), Elzaso (3), meteologio (3), persa literaturo (3), bioĥemio (3), Latvujo (3), Laoso (3), Rumanujo (3), framasonismo (3), Kubo (3), pupteatro (3), Katalunujo (3), speleologio (3), Siberio (3), terapio (3), frisa literaturo (2), anatomio (2), Aragono (2), Anĵuo (2), Urugvajo (2), Nova-Zelando (2), didaktiko (2), kibernetiko (2), Ido-tradukvortaro (2), kulturo (2), mineralogio (2), Portugalujo (2), socia organizo (2), Sudafriko (2), filatelio (2), Ido-lernado (2), Luksemburgo (2), hinda literaturo (2), San Marino (2), makedona literaturo (2), greka literaturo (2), malta literaturo (2), judismo (2), Interlingua (2), konfuciismo (1), Ĉinujo (1), sudafrika literaturo (1), almanako (1), Laponujo (1), Trentino (1), Bahio (1), ajnua literaturo (1), Volapuk-tradukvortaro (1), Volapuk-gramatiko (1), frazaro (1), Slovenujo (1), Kongo (1), uzbeka literaturo (1), bosna literaturo (1), Alasko (1), Bosnujo (1), Germana literaturo (1), sŭahila literaturo (1), Uzbekistano (1), psiĥiatrio (1), kanto (1), Moravujo (1), zoogeografio (1), grundoscienco (1), Toskanujo (1), Angolo (1), fonetiko (1), Kartvelujo (1), Hunano (1), albana literaturo (1), bengala literaturo (1), geofiziko (1), Andoro (1), Meksiko (1), Nordkoreujo (1), Skandinavujo (1), mitologio (1), Hercegovino (1)
Wolken
Tag-Wolke, Autoren-Wolke, Tag-Spiegel
Medium
Gruppen
Beigetreten
Dec 19, 2020
Bürgerlicher Name
Erfgoedbibliotheek [Heredaĵbiblioteko] Hendrik Conscience
Über meine Bibliothek

Leĝa aspekto

Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Erfgoedbibliotheek HC, EHC) estas Antverpena urba konservadbiblioteko kiu kolektas krom Antverpenaĵojn, ĉiujn publikigaĵojn pri la nederlandlingva literaturo, pri la historio kaj la kulturo de Flandrujo, kaj pri la multfacetaj aspektoj de la flandra homo. Ĉar la Esperanto-movado ekzistas en Flandrujo, ankaŭ ĉi tiu flanko de la flandro estas prilumata pere de Esperanto-kolekto.

En Flandrujo nur ekde la jaro 2008 estiĝis leĝaro pri la konservadbibliotekoj. Ĝi estas parto de la Flandra Kulturdekreto.

La koncerna Esperanto-kolekto estas jure protektata pro la statuto de la biblioteko. Ĝi estas la sola laŭleĝe protektata, sufiĉe ampleksa Esperanto-kolekto en Belgujo.

Jam ekde 1908 iom da Esperanto-libroj troviĝas en EHC (antaŭ 2008 “urba biblioteko”). Sed fakte ĝis 2016 la nombro de tiaj verkoj estis limigata al ĉirkaŭ 800 titoloj (Vidu "Jarlibro de UEA", 1972, dua parto, paĝo 129).

En 2016 Flandra Esperanto-Ligo (FEL), kies sidejo situas en Antverpeno, kontraktis kunlaborinterkonsenton kun EHC.

Ĉi tiu interkonsento estas aprobita de la Antverpena Urba Konsilantaro kaj pro tio ĝi laŭleĝe validas. Ekzemple, grava artikolo el ĝi estas, ke FEL daŭre rajtas kompletigi la Esperanto-kolekton pere de novaj donacoj. Fakte ĉi tio estas limigita al monografioj. Mankantaj numeroj de revuoj estas donaceblaj pri la 165 en EHC jam ĉeestantaj Esperanto-periodaĵoj. Ĉiuj belgaj Esperanto-gazetoj estas akceptataj, sed neniuj novaj eksterlandaj sen eksplicita permeso.

Katalogo

La trilingva anet-katalogo (nederlanda, franca, angla) estas la komuna katalogo de la bibliotekoj de du universitatoj (Antverpeno kaj Limburgo) kaj de pli ol dudek sciencaj institutoj (inter ili EHC).

La anet-katalogo-sistemo estas daŭre disvolvigata kaj prizorgata de skipo de pli ol 10 profesiuloj, informadikistoj kaj bibliotek-spertuloj de la Antverpena Universitato.

La datumoj de la anet-katalogo estas ankaŭ troveblaj en UniCat (la kolektiva katalogo de ĉiuj belgaj universitatoj kaj sciencaj institutoj) kaj en WorldCat (la kolektiva katalogo de 15 600 bibliotekoj el 170 landoj) kies datumbazoj estas regule kompletigataj per la plej novaj anet-donitaĵoj. La Antverpena Esperanto-kolekto do estas trovebla pere de tri ege gravaj katalogoj, kaj senpere ankaŭ en Karlsruher Virtueller Katalog.

Rilate al la Esperanto-kolekto, la katalogo nun (majo 2023) enhavas ĉirkaŭ 8000 titolojn de monografioj. La katalogado de la verkoj (4000 titoloj) el la iama Esperanto-domo (Frankrijklei 140, Antverpeno) okazis de 2016 al 2020. Ekde oktobro de tiu ĉi jaro, ĝis februaro 2023, kromaj preskaŭ 4000 titoloj el la iama Kortrejka Esperanto-kolekto de la tiea Urba Publika Biblioteko estis katalogataj. En Belgujo ordinara urba biblioteko (kia la Kortrejka) laŭleĝe ne rajtas subteni ampleksan Esperanto-kolekton. Tial kaj pro aliaj praktikaj kialoj granda parto de la Kortrejka kolekto estis translokigenda al EHC.

Alirebleco

La Esperanto-kolekto estas surloke konsultebla ĉiutage, eĉ sabate, sed ne dimanĉe kaj dum la oficialaj festotagoj. La vizitanto rajtas senpage skani dokumentojn por persona uzo. Mendado de skanaĵoj elhejme aŭ eleksterlande estas ebla, sed ĉi tio estas pagenda por nemembroj.

Ĉirkaŭ 800 verkoj (10% de la totalo) el la Esperanto-kolekto de EHC estas ciferece legeblaj. Ĉi tio precipe rilatas al verkoj, kiuj jam troviĝas interrete aliloke. Ĉiu verko jam interrete ekzistanta, kaj same ĉeestanta en EHC, tiele senpere, senpage, estiĝas la “propraĵo” de ĉiuj. Ĉiu homo en la tuta mondo, kun interret-alirebleco, posedas Esperanto-biblioteketon en sia poŝo danke al la Antverpena heredaĵbiblioteko!

Über mich

Leĝe protektata Esperanto-kolekto en publika konservadbiblioteko [Legally protected Esperanto collection in public depository library]

Ort
Antverpeno, Belgujo [Antwerp, Belgium]
Homepage
https://anet.be/desktop/ehc
Mitgliedschaften

Mitgliederverbindungen

Freunde
Interesante Bibliotheken
Kontakte