fakaj terminoj: Ĉu elekti tradukojn normigita nomo, unuforma nomo, normigita titolo, unuforma titol

ForumEsperanto!

Melde dich bei LibraryThing an, um Nachrichten zu schreiben.

fakaj terminoj: Ĉu elekti tradukojn normigita nomo, unuforma nomo, normigita titolo, unuforma titol

Dieses Thema ruht momentan. Die letzte Nachricht liegt mehr als 90 Tage zurück. Du kannst es wieder aufgreifen, indem du eine neue Antwort schreibst.

1gangleri
Bearbeitet: Mrz. 22, 2012, 4:00 am

Saluton! ! (Ĉ, ĉ, Ĝ, ĝ, Ĥ, ĥ, Ĵ, ĵ, Ŝ, ŝ, Ŭ, ŭ)

Rilate la tradukojn de "Canonical name" kaj "Canonical title" ni povus elekti ankaŭ inter normigita nomo, unuforma nomo, normigita titolo, unuforma titolo ktp.

Ĉiu alia propono kaj ĉiu diskuta kontribuo estas bonvena. Mi demandos ankaŭ ĉe http://groups.google.com/group/bibliotekoj?lnk=srg .

P.S. Jen ankaŭ http://epo.wikitrans.net/Normigita_titolo?eng=Standard+title Normigita titolo alidirekto al http://epo.wikitrans.net/Uniform_title .

2Annix
Mrz. 22, 2012, 4:27 pm

Mi ie uzis "kutima titolo". Ĉu la grupo malaprobas tion?

(Mi faris grandan parton de la ĝisnuna traduko en Esperanton ĉi-eje, sed mi scias ke mi ne estas vere lerta Esperantisto. Mi klopodas traduki laŭ mia plej bona kapablo, sed mi rigardas miajn tradukojn pli-malpli kiel komencpunktojn kaj bonvenas plibonigoj de iu ajn trovonta erarojn aŭ malbonojn.)

3gangleri
Mrz. 23, 2012, 10:08 am

>2 Annix: "Mi klopodas traduki laŭ mia plej bona kapablo ..."
Mi ne ekis ĉi temon pro kritiko. Mi treege aprezas Vian laboron. Tamen ni provu uzadi terminajn vortojn kiuj allogos ankaŭ aliajn profesiajn bibliotekistojn.

4Annix
Mrz. 23, 2012, 10:32 am

>3 gangleri: Bonege! Mi samopinias kaj mi ne legis Vian unuan mesaĝon kiel kritiko, Reinhardt. Mi nur volis klarigi ke mi bonvenos plibonigojn al miaj tradukaĵoj! Mi komprenus se iu trovus la ĝisnuna traduk-situacio iom kurioza rigardante la liston de tradukintoj ĉe http://epo.librarything.com/translations.php eksciante ke ĉirkaŭ 90 % estis farata de unu membro sole. Mi timas ke tio eblus fortimigi eventualajn tradukontojn, kaj tion mi tute ne volas! LibraryThing-o estas la rezulto de komuna laboro kaj mi deziras ke tio validos ankaŭ por ĝia esperantigado.

5gangleri
Mrz. 23, 2012, 10:42 am

>4 Annix: ... kaj mi daŭrigas labori pri teknikaj aferoj, cimoj, iom da dokumentado, invitoj, la e-an sciklekton ktp. ...

6Annix
Mrz. 23, 2012, 11:52 am

>5 gangleri: Dankegon!

Anmelden um mitzuschreiben.